La Eklezio kaj la Evangelio

En ĉi tiu verko José María Castillo analizas la rilaton –kiun li kvalifikas kiel konfuza, problema kaj malfacila- inter la Eklezio kaj la Evangelio. Li deklaras ke nur lia amo al la Eklezio movas lin fari ĉi-tiun verkon, sed tamen, en lia acida kritiko al la eklezia institucio estas ia detruemo: li emas detrui ĉion, kio en la Eklezio kontraŭstaras la Evangelion, cele de ke tiu ĉi komunumo estu tia, kia Jesuo volis ĝin.
Unue klarigendas ke la Eklezio senĉese inspiriĝas en la Evangelio kaj predikas ĝin. Se nun ni konas, legas kaj komprenas la Evangelion, tio okazas dank’ al la Eklezio. Sendube estis ĉiam en la Eklezio kredantoj kaj vivantoj de la evangelia mesaĝo de Jesuo. Tamen, spit’ al ĉio-ĉi, la Evangelio estas ia problemo por la Eklezio. Multaj personoj perceptas grandan distancon kaj diferencon inter la Eklezio kaj la Evangelio. Ŝajnas ke en tiu kunteksto la termino “Eklezio” signifas nur la hierarkio, la klerikaro, kaj ne la ensemblo de la eklezia membraro, inkluzivante la gelaikaron. Laŭlitere, li diras:


La Evangelio estas problemo por la Eklezio.

…la evangelia vivo-forto mankis neniam en la Eklezio. Ĝi mankis nek antaŭe nek nuntempe. Sed, samtempe, la Eklezio devenis la granda amaso da baptitoj, sen aliaj praktikaj kaj specifaj devoj. La Evangelio komencis esti problemo por la Eklezio. Kaj vere, malagrabla problemo, ĉar la Eklezio ne ĉesis anonci ke sia origino, sia vivo kaj sia destino estas en JesuoKristo kaj en lia Evangelio, sed poste rezultas ke ĉi-ĉion, en la praktiko, oni ne povas realigi. Do, multaj personoj konvinkiĝis pri tio ke la Evangelio ne estas por ĉiuj kristanoj; aŭ ke ĝi estas bela ideo, sed ke oni ne devas nepre vivadi ĝin.

Laŭ lia vidpunkto, la afero ne estas nur tio ke la Evangelio estas problemo por la Eklezio, sed krome estas la fakto, pli grava, ke en la Eklezio oni akceptas, tute nature, serion da praktikoj kaj faroj kiuj eksprese kontraŭas ĉion, kion diras la Evangelio. Ekzemple, en la Eklezio oni uzas multajn titolojn kaj rangojn kiuj estis eksprese malpermesitaj de Jesuo en la Evangelio: patro, sinjoro, papo, majstro, doktoro…
Sed la malobeo de la Eklezio al la Evangelio montriĝas ankaŭ en la luksa vestaro, la palacoj… kiuj estas signoj de la potenculoj kaj superregantoj de la mondo, al kiuj devas ne aparteni la sekvantoj de Jesuo. Estas kontraŭ la evangelia spirito ankaŭ la laŭranga hierarkio: papo, kardinaloj, ĉefepiskopoj, episkopoj, kanonikoj, parokestroj, kapelanoj… Kelkfoje Jesuo parolis kontraŭ tiutipa procedado. Sed krome la rango en la ekleziaj postenoj signifas regado, reg-povo. Iuj klerikoj havas tiun povon super aliaj, kaj ĉiuj ili super la gelaikaro. La eklezia gvidantaro sin atribuis grandan povon super la popoloj kaj eĉ super ĉi ties regantoj. Kaj tiu povo estas tute kontraŭevangelia.
Kaj estas ankaŭ la afero de la mono. Jesuo estis tre drasta pri tiu temo. Li diris ke neniu povas samtempe servi al Dio kaj al la mono. Tamen la Eklezio havas trezorojn, palacojn… kaj administras multe da mono. La Eklezio organiziĝis tiamaniere ke ĝi bezonas multe da mono kaj tio trudas al la institucio harmonie kunvivadi kun la monposedantoj kaj tiamaniere ĝi perdas sian evangelian liberecon por paroli pri la mono kaj la riĉaĵoj tiel klare kiel faris Jesuo. Tial, kvankam sendube estas multaj honestaj kaj humilaj klerikoj, la problemo de la riĉaĵoj estas institucia kaj struktura. Tio estas, la Eklezio en la socio, kiel institucio, ofte estas marĝene de la Evangelio kaj foje en klara kontraŭdiro kun ĝi. Temante pri tio, la aŭtoro diras:

La afero ne estas tio ke la Eklezio alvenis ĝis tioma perversiiĝ-grado ke ĝi situiĝis marĝene de la evangelio aŭ kontraŭ ĉi-tiu. Ŝajnas al mi ke la problemo estas pli subtila kaj ankaŭ pli malsimpla. Ni scias, ja, ke la Eklezio estis konstituita oficiala religio de la Imperio ekde la 4a jarcento. Nu, ekde tiam, kiam la Eklezio instaliĝas kaj konstituiĝas la oficiala religio de la okcidenta socio, ekde tiu momento la Eklezio sin sentis devigita, fakte, akcepti kaj defendi ian rilaton de racia kunvivado kun tiu socio kaj kun la ensemblo da institucioj konstituantaj kaj difinantaj tiun socion. Tial, la Eklezio devis akcepti, de tiam, la politikajn, ekonomiajn kaj jurajn instituciojn. Ĉar nur tiamaniere povus ĝi atingi la rekonon, la helpon kaj la privilegiojn kiujn ĉiu oficiala religio konsideras ke oni ŝuldas al si. Do, la “kristana religio”, kiel oficiala religio, atingis multajn privilegiojn por siaj gvidantoj kaj sia religia praktikado; ĝi atingis ankaŭ leĝan kaj ekonomian statuton sufiĉe favoran, krome la religia praktikado abunde floris kaj, ĝenerale, la tuta okcidenta socio iĝis sufiĉe religia socio, laŭ la kredaro kaj la ritaro kiuj dum multaj jarcentoj formis la kristanismon. Sed, neeviteble, ĉio/ĉi estis atingita laŭpage de alta prezo: la marĝenigo, foje, aŭ eĉ la praktika nuligo, alifoje, de multaj aferoj kiuj estis klare prezentitaj de Jesuo de Nazaret.
Tion dirante, mi volas insisti pri tio ke la problemo ne estas la morala perversio de la klerikaro aŭ de la kristanaro ĝenerale. Ĉar ne temas pri morala problemo; ĝi estas institucia problemo. Tio estas, la radiko de la perversio ne troviĝas en la misagado de ĝia membraro, sed en la organizo mem de la Eklezio. Kompreneble, la misagado de la kristanoj efikas malbone sur la vivo de la Eklezio. Sed mi ripetas ke la plej profunda problemo ne kuŝas sur tio.


La Eklezio konstituiĝis oficiala religio de la okcidenta socio.

Sekve la aŭtoro direktis sian atenton al iu aspekto de la rilato de la Eklezio kun la Imperio. Se la Imperio konvertiĝis al la Eklezio, al la nova oficiala religio, estas vero ankaŭ tio ke siaflanke la Eklezio konvertiĝis al la Imperio. Tio estas, dum la Imperio alprenis la kredaron kaj la religian ritaron de la Eklezio, ĉi tiu alprenis grandparton el la leĝaro kaj la institucioj de la Imperio. La Eklezio asimilis la Romian Juron, en kiu estis du bazaj elementoj: la laŭdado de la potenculoj kaj la senlima defendado de la rajto pri proprieto. Nu, ambaŭ elementoj, senlime konsiderataj, tute kontraŭas la spiriton kaj la literon de la Prediko sur la monto. Multaj praktikoj, leĝoj kaj decidoj, kiujn la Eklezio akceptis de tiam, rezultas rifuzeblaj de evangelia vidpunkto. La nuntempa Kanona Kodo de la Eklezio estas rekta rezulto de la Romia Juro de la pagana socio, sed la Eklezio akceptis ankaŭ la instituciojn de tiu socio, inter ili la glor-laŭdado de la potenculoj, t.e. la imperiestroj kaj la reĝoj estis deklaritaj “sakralaj personoj” fare de la Eklezio. Krom tio estis disponita ankaŭ la glorado de la ekleziaj altranguloj. Kaj same okazis kun la proprieto aŭ rajto je propraĵo. La Eklezio akceptis ĝin senlime. La Eklezio faras alvokadon al la praktikado de la karitato kaj la almoz-donado, sed tamen ĝi neniam kaj neniel limigis la uzadon de la proprieto, akceptante eĉ la ekzistadon de la sklavec-institucio. Dum multaj jarcentoj la Eklezio pravigis tion ke iuj homoj apartenu al aliaj kiel sklavoj. Vere estas ke farante tion la Eklezio agadis laŭ la menso kaj pensmaniero de pasintaj epokoj. Sed tiu eklezia fleksebleco rilate al la sociaj aferoj, kiel la proprieto, ne similas al la teniĝo de la sama Eklezio rilate al la doktrinaj kaj dogmaj aferoj. La episkopoj kaj la teologiistoj dumlonge defendis la kriterion ke la doktrinoj de la Eklezio estas superkulturaj kaj ekstertempaj veroj el kiuj endas devojiĝi nenion. Sed tiu nefleksebleco ĉesas kiam temas pri sociaj kaj ekonomiaj aferoj; tiukaze la Eklezio adaptiĝas al la diversaj epokoj kaj kulturoj. Pri tio, la aŭtoro diras:


La “oficiala religio” reagas kontraŭ la profanaj strukturoj kaj institucioj nur kiam ĝi sin sentas minacata kiel tia religio, ĉu en ĝia dogmaro, ĉu en ĝia praktikado kaj religia servado aŭ simple en ĝiaj interesoj.

Mi volas atenti pri iu punkto, kiu al mi ŝajnas speciale altsignifa: La Eklezio ĉiam defendis sian fidelecon al JesuKristo en kio koncernas al la doktrino kaj pri tio ĝi estis necedema. Sed ĝuste pro tio oni devas demandi: ĉu JesuoKristo venis nur por instrui pri doktrino? Ĉu li venis nur por formuli krederojn? Ĉu la Evangelio ne estas antaŭ ĉio kaj ĉefe, iu vivo-formo, kiu inkluzivas iun teniĝon antaŭ la mono, la malegaleco inter la homoj, antaŭ la potenculoj kiuj agadas en tiu ĉi mondo, antaŭ la manko je solidareco kaj de amo ekzistanta inter tiuj, kiuj sin nomas filoj de Dio?
Ŝajnas al mi ke kiam oni faras tiujn demandojn ne sufiĉas diri ke, vere, la rilato inter la Eklezio kaj la Evangelio estas problema kaj konfuza afero. Evidente, ĝi estas tia. Sed, kial?... Nun mi volas indiki ke ekde kiam la Eklezio fariĝis la oficiala religio de la okcidenta socio, la Evangelio estis legita laŭ “religia” senco. Sed jen, la “religia” senco, kiel sistemo de legado kaj interpretado, interesiĝas pri la “religiaj” veroj kaj pri la “sanktaj” ritoj, dum preteratentas aliajn aspektojn de la homa ekzistado, kiuj plene enestas en la evangelia mesaĝo, sed kiuj, kurioze, estas konsiderataj kiel afero prefere dependantaj de la kulturo, de la ekonomio, de la politiko aŭ de la profanaj institucioj. En ĉi-tiuj aferoj –oni diras- la “religio” devas ne sin entrudi, sed ĝi devas akcepti ilin tiaj kiaj ili venas al ĝi de la kulturo kaj la socio. La “oficiala religio” reagas kontraŭ la profanaj strukturoj kaj institucioj nur kiam ĝi sin sentas minacata kiel tia religio, ĉu en ĝia dogmaro, ĉu en ĝia praktikado kaj religia servado aŭ simple en ĝiaj interesoj.

Sekve José María Castillo iomete raportas pri la oportunisma teniĝo de la Eklezio en Hispanio kadre de la politikaj ŝanĝoj okazintaj en tiu ĉi lando dum la pasinta jarcento. Li aldonas ke eble tiu oportunismo estas la kialo de tio ke multaj personoj suspektas pri la “religio” kaj seninteresiĝas pri ĝi.
Poste la aŭtoro, temante pri la evoluado de la Eklezio en la historio, speciale atentas pri la 11a kaj 12a jarcentoj, kiam plifirmiĝis la povo de la papoj kaj estis formulita la doktrino de la plejsupera aŭtoritato de la episkopo de Romo. Konkrete, estis la papo Gregorio la 6a kiu deklaris ke la tuta povo de la papo estis liberigi la Eklezion el la servuteco antaŭ la troa entrudigado de la tiamaj imperiestroj, princoj kaj feŭdsinjoroj. Sed en tiucela batalado oni troe ekzaltis la povon kaj la pretendojn de regado tial ke oni alvenis al ekstremoj ridindaj. Gregorio la 6a pretendis ke nur la papo de Romo estas la universala episkopo, nur li rajtas uzi la imperiestrajn insignojn, nur li prezentas al ĉiuj princoj la piedon por ke ili kiŝu ĝin… li rajtas demeti la imperiestron, kaj lia verdikto estas neapelaciebla. Neniu povas juĝi lin. La Roma Eklezio neniam eraras…
Poste, ekde Inocenco la 3a ĝis Bonifaco la 8a, ĉiuj papoj kaj ties teologiistoj pli kaj plu ekzaltis la plenan aŭtoritaton de la Pontifiko de Romo kaj konceptis ĝin kiel absoluta povo ne nur super la Eklezio sed ankaŭ super la civila socio kaj eĉ super la imperiestroj. Laŭ tiu teorio la papa povo ampleksas ne nur la kristanaron sed eĉ ĉiujn nekredantojn. La menciita Bonifaco la 8a alvenis ĝia ĉi tia proklamo: Ni deklaras, asertas kaj difinas ke la submetiĝo al la Roma Pontifiko fare de ĉiu homa estaĵo estas nepre necesa por atingi la savon.
Surbaze de tiutipa formulado, postaj papoj estis veraj iniciatintoj de koloniismo kaj de la superekspluatado kiun la grandaj koloniismaj imperioj altrudis dum jarcentoj en Afriko kaj Ameriko, kiel okazis kun la konkretaj imperioj de Portugalio kaj Hispanio. En la jaro 1454 la papo Nikolaso la 5a donacis ĉiujn regnojn de Afriko al la reĝo de Portugalio, La hispana papo Aleksandro la 6a donacis al la gereĝoj de Hispanio en la jaro 1493 la Amerikajn teritoriojn ĝis tiam malkovritaj kaj tiujn kiujn oni povus malkovri post tiu dato, kaj parto el tiu kontinento ankaŭ al Portugalio. La reĝoj de ambaŭ iberiaj landoj restis plenkonvinkitaj ke tiu kontinento apartenis al ili pro la aŭtoritato kiun la ĉiopova Dio asignis al ni pere de la benita Petro. Surbaze de tiu donaco ili sin sentis rajtigitaj detrui imperiojn kaj kulturojn, submetigi milionojn da personoj al sia absoluta povo kaj preni la havaĵojn de tiuj popoloj pere de milito, persekutado kaj amasa mortigado. Intencante klarigi kiamaniere oni alvenis al tiaspecaj aberacioj, la verkisto diras:

…sur la una orientilo kiun prenis la Eklezio kiel “oficiala religio” post la 4a kaj 5a jarcentoj, venis poste tio nomata “la invado de la juridikciismo” ekde la 11a kaj 12a jarcentoj. De tiam, en la kompreno de la Eklezio akcentiĝis pli la jurismo ol la evangeliismo… la ekleziologio komencis konstituiĝi kiel aparta ento en la skribaĵoj redaktitaj kadre de la batalado inter la papoj kaj la reĝoj aŭ la imperiestroj. Tiurilate, decida momento estis la konflikto inter la franca reĝo Filipo la Bela kaj Bonifaco la 8a. Laŭlonge de kelkaj monatoj, de 1300 al 1302, aperas la unuaj dokumentoj pri la Eklezio… La Eklezio estis prenante ian orientiĝon surbaze pli pri la konceptoj de aŭtoritato kaj reĝimo ol pri la Evangeliaj valoroj de servado kaj amo.


Bonifaco la 8a

Daŭrigante la historian instruon pri la evoluado de la Eklezio, José María Castillo dediĉis tutan ĉapitron al la pristudo de la formiĝo de la burĝa konscio, la kapitalisma pens-maniero kiu disvolviĝis ekde Renesanco kaj aperis poste plendisvolvigita en la 18a jarcento en Britio kaj eĉ pli en Francio. Li prezentas kiel ĉefaj karakteraĵoj de la burĝa konscienco: unue la profitemon aŭ emon je lukro, kaj due la emon starigi distancojn kaj apartigon celante sekurecon. Estas evidente ke temas pri du karakteraĵoj kiuj tute ne kongruas kun la mesaĝo de Jesuo; verdire ili tre kontraŭas la spiriton de la Evangelio kies esenco estas la amo kaj la emo kunlabori kaj kunhavi kun la malfortuloj kaj la malriĉuloj, ĝis la rompiĝo de ĉiuj distancoj kaj apartigoj.
Do, kiel situiĝis la Eklezio en tiu ĉi nova formo je konscienco de la burĝaro? La verkisto respondas la demandon tiamaniere:


Estas altsignifa la fakto ke la Eklezio komencas konsideri kiel bona afero la lukron atingitan pere de pruntado kon-traŭ interezo ĝuste kiam en Eŭropo kreskiĝas la pasio al mono kaj kiam la kapitalisma kaj burĝklasa pensomanie-ro komencas superregi la sociajn inter-rilatojn en la t.n. “kristana” mondo.

La ekleziaj ideoj decide efikis sur la formado kaj disvolviĝado de la burĝa pens-maniero… la moralistoj estis malpermesinte la mon-prunton kontraŭ interezo laŭ ĉiu ajn formo kaj pri tiu punkto la doktrino de la Eklezia instruo estis drasta. Tamen en la 18a jarcento aperas la unua oficiala deklaro de la Eklezio per kiu oni permesas la pruntedonon kontraŭ interezo, celante atingi honestan lukron. Do, la Eklezio ne nur permesas la profiton de la kapitalo laŭ ĉiu ajn formo, sed krome komencas toleri tion, kio ĝis tiam estis konsiderita kiel uzuro, serĉante diversajn kialojn aŭ pretekstojn, kiuj igus lica tion, kion ĝis tiam estis konsiderita kiel maljustaĵo. Estas altsignifa la fakto ke la Eklezio komencas konsideri kiel bona afero la lukron, kiun oni atingas pere de pruntado kontraŭ interezo ĝuste kiam en Eŭropo kreskiĝas la pasio al mono kaj kiam la kapitalisma kaj burĝklasa pensomaniero komencas superregi la sociajn interrilatojn en la t.n. “kristana” mondo.
La burĝaro rapide komprenis ke ĝi kalkulas kun la apogo de la Eklezio kaj de la religio. Kaj ne nur tio, sed ĉefe ke la religio plenumadas gravan rolon por la atingado de la kapitalistaj kaj burĝaj interesoj. Ĝuste en la 18a jarcento disvastiĝis inter la burĝaro la ideo ke se la religio estas senutila por la honesta homo, ĝi estas necesa por la popolo al kiu provizas… ian “moralan katekismon” supera al tiu, kiun la aŭtoritato de la leĝoj povus igi akcepti. Ja, la plej granda kaj fama el la katolikaj moralistoj, Sankta Alfonso María de Ligorio, kiam li difinis la reciprokajn devojn de la gesinjoroj kaj la geservistoj, asertas ke la unuaj devas zorgi pri la duaj, dum ĉi tiuj devas, rilate al la gesinjoroj kaj superuloj, konduti kiel la gefiloj rilate al la gepatroj, t.e. ili ŝuldas al la mastroj amon, riverencon kaj obeon. La malekvilibro estas evidenta. Kaj la laboristklaso ne nur restas submetita al siaj sinjoroj, sed krome devas ami ilin, eĉ kiam ĉi tiuj, ekzemple, ne estas devigitaj pagi ian ajn salajron al la malsanaj laboristoj kaj eĉ povus enspezi el la propraj laboristoj la elspezojn pro la malsano.

Predikante rezignacion, la Eklezio helpis la popolon elteni sian sorton. Tiele, la religio, el kiu la burĝaro jam estis sin emancipinta, kontribuis pluteni la socian ordon: ĉi tiu estas la sola servo kiun la burĝaro petas al la religio. La subtenado de tiu burĝa ordo, signifas, kompreneble, la akcepton de la plurklasa socio, t.e. la kunekzistado de diversaj, malsamaj klasoj kun la ekonomiaj interrilatoj ekzistantaj inter burĝaro kaj laboristaro. Tiu doktrino defendata kaj predikata de la Eklezio akceptas, kiel natura afero, ke iuj homoj situas pli alte en la skalo de la ekonomio kaj la povo, kaj aliaj homoj estu submetitaj al la unuaj. Por tiu penso-maniero, akceptita de la Eklezio, estas neeviteble ke ekzistu riĉuloj kaj malriĉuloj; devas ekzisti homoj posedantaj ĉion kun eksceso dum al aliaj homoj mankas ĉio necesa.
Tiuj ideoj disvastiĝis tra tuta Eŭropo kaj nutris la eklezian predikadon dum la 18a kaj 19a jarcentoj. Laŭ tiu doktrino, Dio volas ke ekzistu malriĉuloj. Kaj tiel, kiam la malriĉuloj volas eliri el sia situacio, ili sin oponas al la Dia plano kaj kontraŭas la Dian Providencon. Ne nur la predikantoj, ankaŭ la papoj de la 19a jarcento faradis similajn asertojn. Gregorio la 16a en sia unua encikliko asertis ke li volas helpi ĉefe al tiuj, kiuj Dio metis en stato de malriĉeco. La ideo kiun oni intencis disvastigi per tiaj diraĵoj estis ke la malriĉeco kaj la malriĉuloj ekzistas en la mondo laŭ Dia volo. Tiamaniere oni pretendadis pravigi kaj legitimi la malriĉecon de iuj kaj la riĉecon de aliaj, la ekzistantan socian ordon, kiel io dezirita kaj disponita de Dio.

Reale, ĉio-ĉi esti kvazaŭ diri ke inter la homoj estas kaj devas esti malegaleco, ne nur en kio koncernas al la naturaj karakteraĵoj de la personoj, sed krome en la socia situacio de la riĉaĵoj. Tiusence, la papo Pio la 9a estas elokventa: apartenas al la natura kaj ne ŝanĝebla esenco de la homaj aferoj ke iuj homoj estu super aliaj, ĉu pro diversaj spiritaj kaj korpaj kvalitoj, ĉu pro la riĉaĵoj kaj aliaj eksteraj bonaĵoj. Krome Leono la 13a eĉ asertis ke: la malegalecode rajtoj kaj povo devenas el la Aŭtoro de la naturo mem. Tial, por tiu papo, inter la eraroj de la socialismo troviĝas la ideo ke ĉiuj homoj estas egalaj laŭ naturo. Kaj se la homoj estas malsimilaj, estas evidente ke, en la socio, devas ekzisti diversaj sociaj klasoj kiuj diferenciĝas inter ili per sia digno, siaj rajtoj kaj sia povo. Tiele disponis Dio la afero. Do, la Eklezio akceptas la malegalecon inter la homoj eĉ en tio koncerne al la proprieto...
La kapitalisto kaj la burĝulo ne povus trovi argumenton pli trankviligan nek pli stimulanta por ke la aferoj daŭre restu kiel la homa egoismo volis organizi ilin. Ne estas necese deklari ke la spirito de la Evangelio troviĝas tre malproksime de ĉio-ĉi.


Leono la 13a. Por tiu papo, inter la eraroj de la socialismo troviĝas la ideo ke ĉiuj homoj estas egalaj laŭ naturo.

Konkretante la ne-koherecon de la Eklezio kun la Evangelio, la aŭtoro especifas tri grandajn kontraŭdirojn inter la praktiko de la unua kaj la spirito de la dua: unue la pasio aŭ emo al la povo, due la deziro je prestiĝo, kaj trie la inklino al la mongajno.
Antaŭ tia situacio li metas jenan demandon: kiel eblis ke ĉio ĉi okazu en la Eklezio? Estas strange ke en Eklezio kie ĉiutage oni legas la Evangelion, oni agadas multfoje ĝuste male ol tio kion diras tiu Evangelio. Estas strange ankaŭ tio ke ĝenerale la eklezianoj kaj ĉefe ties gvidantaro alprenu tute nature tiun konfuzan situacion kaj ne konsideru ĝin obseda problemo. Kaj eĉ pli strange estas la fakto ke denonci ĉi-tion rezultas novaĵo, surprizo aŭ maltrankvilo por multaj personoj, kiuj sin konsideras kredantoj kaj sekvantoj de Jesuo kaj la Evangelio. Kial, do, tiu raraĵo?
Intencante respondi ĉi-tiun demandon, José María Castillo diras ke estas facile fali en simpla eksplikado atribuante la kulpon al la ĝenerala kristanaro aŭ al la eklezia klerikaro. Tio, diras li, eksplikas nenion. Diri ke la situacio de la Eklezio estas tia tial ke ties membroj ne estas tiel bonaj kiel ili devus esti, estas ripeti la demandon per aliaj vortoj. Krome ne ĉiuj kristanoj nek ĉiuj klerikoj estas malbonaj personoj, ĝenerale okazas ĝuste la malo, Do, laŭ lia opinio, la kialoj de la problemo ne kuŝas tie; li pensas ke la ekspliko de la kontraŭdiro troviĝas en la nuna organiz-maniero de la Eklezio:


La Eklezio jam ne plu estas nur la komunumo da kredantoj kunvokita de Jesuo.

Ja, la Eklezio jam ne plu estas nur la komunumo da kredantoj kunvokita de Jesuo. La Eklezio jam ne plu estas nur la komunumo da personoj kiuj, pro la forto de la Spirito, faris decidan paŝon en la vivo kaj “konvertiĝis”, definitive forlasante la valor-hierarkion prezentatan de la superreganta soci-ordo, kaj konscie alprenis la valorojn prezentitajn de la mesaĝo de Jesuo. En la Eklezio –sendube- estas io el tio ĉi, eĉ sufiĉkvanto el ĝi. Sed, verdire la Eklezio estas, krom ĉio-ĉi, ankaŭ multaj aliaj aferoj. La Eklezio, ja, estas iu granda institucio, disvastigita tra la tuta mondo kaj provizita je iu forta organizacio kies centro estas Romo. Tiu ĉi institucio estas, krom “religia” institucio, ankaŭ iu instrua, soci-helpa, kultura, politika, ekonomia, k.a. organismo. Tio ĉi signifas ke la Eklezio “specialiĝis”, t.e. la Eklezio jam ne plu estas nur la komunumo da viroj kaj virinoj kiuj vivadas kunigitaj per la fido en Jesuo, sed krome ĝi estas la granda institucio kiu subtenas kaj demarŝas grandnombron da agadoj kaj “specialigitaj” organizaĵoj en la plej diversaj terenoj de la homa kunvivado.

Miliono kaj duono da gereligiuloj (klerikaro) en la tuta mondo, grandkvanto da parokoj, monaĥejoj, institucioj, organizaĵoj, lernejoj… signifas tre kompleksan organizon kun granda specialiĝo de ties membraro. Krome, ĉio-ĉi dependas de Romo, kie la pligrandiĝanta centraliĝo de la Eklezia povo postulis la pliiĝon de la vatikana burokrataro kaj funkciularo dum la jardekoj post la 2a Vatikana Koncilio.
Ĉi-tuta organiza aparato sendube estas necesa por ke la Eklezio plenumu taskojn je instruo, socia helpo, disvastigado de ideoj, esplorado… Sed tamen, por demarŝadi tiom da entreprenoj kaj taskoj la Eklezio bezonis kaj daŭre bezonas grandajn monrimedojn, socian rekonon, prestiĝon, kunvivadon kun la politikaj kaj financaj povoj, kaj ian adaptiĝon al la faktaj interesoj agantaj en la socio. Sed, ja, ĉio-ĉi signifas ke la “specialiĝo” de la Eklezio neeviteble generis iujn “interesojn” kiujn la eklezia institucio devas subteni kaj potenciigi se ĝi volas supervivi en la fomo laŭ kiu funkcias socio kia la nia.

Ĉi-tiuj “interesoj” de la eklezia institucio estas tiel diversaj kaj kompleksaj kiel diversaj kaj kompleksaj estas la entreprenoj kaj organismoj kiujn la “specialiĝo” de la Eklezio muntis en la socio. Tial, ĉiuj scias ke la Eklezio havas kaj defendas iujn “interesojn” ekonomi-tipajn, aliajn ideologi-tipajn, aliajn kiuj moviĝas en la strikte politika tereno. Kompreneble, je la nivelo de la ideoj, la Eklezio faras ĉi-ĉion por la Dia gloro kaj servado al la homaro; sed en la konkreta nivelo de la faktoj, vero estas ke temas pri veraj ekonomiaj, ideologiaj kaj politikaj “interesoj”. Tial, sendube, la historio de la lastaj cent jaroj montras al ni la enorman toleremon kiun la Eklezio havis –kaj daŭre havas- kun la socipolitikaj sistemoj de kapitalisma signo, dum ĝia teniĝo estas tute malsama antaŭ la movadoj de socialisma orientiĝo, kiuj, ĝenerale estis kontra-klerikalaj, t.e. kontraŭaj al la “interesoj” de la eklezia institucio.
Ĉio ĉi signifas ke en la Eklezio kunekzistas, kiel frukto de ĝia “specialiĝo”, iuj celoj strikte evangeliaj kaj iuj interesoj strikte mondumaj. Ĉar, definitive, temas pri interesoj bazitaj sur la mono, la povo kaj la prestiĝo. Tio estas, en la Eklezio kunekzistas du grandaj interkontraŭantaj fortoj: unuflanke, la forto de la evangeliaj celoj, kiujn la Eklezio senĉese predikas; aliflanke, la forto de la kontraŭevangeliaj interesoj, kiujn la sama Eklezio defendas per ĝia tuta energio kaj konvinko. Nu, la praktika kaj konkreta sekvo de ĉio ĉi estas tio ke la eklezia ORGANIZAĴO “neŭtraligas” la forton de la evangelia mesaĝo, kiun la sama Eklezio senĉese proklamas al la homaro.


...la historio de la lastaj cent jaroj montras al ni la enorman toleremon kiun la Eklezio havis –kaj daŭre havas- kun la socipolitikaj sistemoj de kapitalisma signo.

Kiel okazas tiu neŭtraligado de la Eklezio fare de la sama Eklezio? Fakte, temas pri konfuzo inter la interesoj de la institucio kaj la celo por kiu estis kreita la sama institucio. Se estas grava afero konfuzi interesoj kun celoj, pli grava estas antaŭmeti la interesojn al la celoj. Kaj tiel rezultas ke la Eklezio fakte havas monon, povon kaj prestiĝon, sed ĝi ne respegulas en la socion la mesaĝon de Jesuo.
Temas, do, pri problemo de kohero. La popolo pli kaj pli vidas mankon de kohero inter la institucia Eklezio kaj la lasta signifo kiun tiu popolo serĉas kaj esperas trovi en la religia institucio. Tia kontraŭdiro inter prediko kaj praktiko estas vidata de multaj personoj, ĉefe junaj, kiel nura retoriko. Kaj tio konkretiĝas en la homamasa enkadriĝo en la “oficiala” modelo de la Eklezio, dum preskaŭ neniu konsideras serioza la modelon. La religia praktikado estas plenumata pro kialoj eble ne religiaj, sen efiko sur la konduto de la personoj.
La lasta sekvo de tio estas la radikala malĝustiĝo en la vivo de la kredantoj. Multaj personoj daŭre fidas kaj ties fido pelas ilin serĉi la instruon de Jesuo, la homan savon, kaj pli humanan kunvivadon en ĉi-tiu mondo, ian ekzistadon bazitan sur la frateco kaj egaleco inter ĉiuj homoj. Sed la “oficiala” modelo de la religio ne respondas kun faktoj al tiaj aspiroj, sed male, la institucia Eklazio daŭre restas komplikita en la malpura strukturo je ekonomiaj, sociaj kaj politikaj interesoj kiuj determinas la homajn kaj instituciajn interrilatojn ĉiunivele. El tio rezultas la ambigueco de la vortoj, la agado sen travidebleco kaj la kontraŭdiro inter tio kion serĉas multaj personoj kaj tio kion oferas la Eklezio. Do, la eklezia povo rezultas tro peza ŝarĝo por multaj gekristanoj.


...kie estas povo kaj mono, kutime estas an-kaŭ koruptado.

En la klerikaj medioj oni kutime diras ke ĉio ĉi estas necesa por ke la Eklezio povu plenumi sian mision en la mondo. Tio estas, oni asertas ke la Eklezio bezonas povon, prestiĝon kaj monon, por savi la homojn kaj disvolvi dian taskon en la socio. Tamen, tia argumentado tute ne estas akceptebla. Pro du kialoj. Unue, ĉar Jesuo neniam instruis tian doktrinon, sed tute male. Due, ĉar, definitive, tio signifas diri ke la celo pravigas la rimedojn: iu bona celo, kia estas la monda savo, pravigus la uzadon de kontraŭevangeliaj rimedoj, kiaj estas la povo kaj la ordono submetiganta la popolojn, la pompo kaj la luksego de la Vatikano kaj de la episkopaj kurioj, la utiligado de multe da mono kun la dependiĝo kiun tio signifas rilate al la granda kapitalo. Nu, ni scias ke la Eklezio mem ĉiam rifuzis la doktrinon laŭ kiu la celo pravigas la rimedojn. Ĉi tie la kontraŭdiro de la Eklezio kun si mem estas sufiĉe klara.
Cetere en tiu ĉi afero oni devas prikonsideri ankaŭ tion ke kie estas povo kaj mono, kutime estas ankaŭ koruptado. La skandaloj de la financoj de la Vatikano kaj aliaj similaj aferoj ŝajne indikas ke tiu koruptado estas fakta.
Resumante: la problemo… estas ĉu la Eklezio kun ĝia nura ORGANIZACIO, povas vivi kohere kun la Evangelio; kaj ĉu ĝi povas proklami la mesaĝon de Jesuo tiamaniere ke ĉi tiu rezultu kredebla kaj akceptebla. Tio signifas ke la rilato inter la Eklezio kaj la Evangelio ne estas je morala aŭ etika tipo, sed de institucia kaj organiza karaktero. Alivorte, tio kio misfunkcias en la nuna Eklezio estas ĝia ORGANIZACIO, tiamaniere ke nur kiam tiu ORGANIZACIO estos transformita, en la senco kiun oni indikos poste, eblos vera kohero inter la Eklezio kaj la Evangelio.

La konkludo al kiu venas la verkisto estas tiu ke la Evangelio ne limsignas (ne ampleksas) la Eklezion. T.e. la Eklezio organiziĝis tiamaniere ke oni ne povas diri ke ĝi estas la ensemblo da personoj vivantaj akorde kun la Evangelio.
La fakto ke ĝeneraliĝis la baptado de la geinfanoj okazigis ke la eniro en la Eklezion ne signifas la religian eventon de konvertiĝo al la fido, sed la sociologia fakto de la naskiĝo en familio de baptitoj. Do, la eklezianoj ne estas la konvertitoj al la Evangelio sed la naskiĝintoj en tiu aŭ tiu lando aŭ sociologia grupo. La Eklezio ne plu estas la komunumo da konvertitoj al la mesaĝo de jesuo, kaj fariĝis la amaso da baptitoj.
Tia situacio estas akceptata kaj defendata de la gvidantaro kaj teologiistoj de la Eklezio, kiuj ne permesas ke oni pridiskutu tion. Kaj ŝajne ne prizorgigas ilin la fakto ke la Eklezio ne povas esti difinita kaj limsignita de la mesaĝo de Jesuo. La Evangelio estis legata kaj komprenata ekde la Eklezio, kaj ne male: la Eklezio ne sin difinas laŭ evangeliaj postuloj. Tiucele la Evangelio suferis ian manipuladon fare de la Eklezio, ekzemple, per la utiligado de la evangeliaj teksteroj kiuj taŭgus por apogi la aŭtoritaton de la eklezia gvidantaro, kiel tiu povo por “ligi kaj malligi”, kiun oni interpretas kiel bazo de la papa povo. Dume, aliaj teksteroj, kiujn ne apogas la ekleziajn pretendojn, estis marĝenataj, ne citataj aŭ interpretataj kiel por-asket-celaj konsiloj.
La ideo de la Eklezio konstituita de la grandamaso da baptitoj venas el la 4a jarcento. La kristanaj komunumoj de la unuaj jarcentoj estis malgrandaj kolektivoj. La afero komencis ŝanĝi en la epoko de la imperiestro Konstantino. De tiam la Eklezio koincidas kun la imperio kaj estas konsiderata la societas christiana (kristana socio), kaj oni ellaboris la doktrinon asertantan ke “for de la Eklezio estas neniu savo”, kiu kontraŭdiras la instruon de Paŭlo kiu atribuas, en sia letero al la Efezanoj, la savon al Kristo, tiamaniere ka ankaŭ la Eklezio estas savita de Kristo mem.
Eĉ se la ideo de Eklezio amasa kaj multenombra ne havis teologian konsiston, tiu modelo estis trudita far de la alianco de la kristana gvidantaro kun la aŭtoritatoj de la Imperio. Celante ke en la Eklezio estu kiel eble plej da homoj, de tiam kunestas en ĝi tiel riĉuloj kiel malriĉuloj, tiel subpremantoj kiel subprematoj: en tiaj kondiĉoj ne povas ekzisti klara kaj travidebla rilato kun la Evangelio.
Sekve de tio, fakte, la Eklezio konsentis ne esti difinita kaj limsignita de la Evangelio. Do, kio plenumas tiun rolon? Kion difinas kaj karakterigas la Eklezion? Tiun demandon respondas la aŭtoro tiele:

Simple: la religio, la religia praktikado, la ritaro, la submetiĝo al la papo kaj malmulte pli. El tio estas rezulto la trotasko de la normoj, ritoj kaj ceremonioj, dum la utopio kaj la profetismo estas rigardata en la Eklezio kun suspekto kaj eĉ kun malamikeco.
Definitive, komprenendas ke pli facilas praktiki la religion ol vivadi la Evangelion. Ĉar la religio donas sekurecon kaj memkontenton al tiu kiu praktikas ĝin, dum la Evangelio estas devo, risko, persekutado kaj kruco. Eĉ pli, la religio dignigas ties gvidantojn, donas al ili povon, aŭtoritaton kaj prestiĝon, rekompencas ilin per mono kaj, ĉefe, situigas ilin en aparta rango, super la simplaj religianoj. Male, la Evangelio postulas senposediĝon el la propra havaĵo, por kunhavi ĝin kun la ceteraj, nenion da digno aŭ honoroj sed senkondiĉa servado, solidareco kun la plej mizeraj uloj el tiu ĉi mondo, kontraŭfrontiĝo kun la subpremigaj povoj agantaj en la socio kaj resti preta esti konsiderata kiel deliktulo aŭ ord-perturbanto. Pro ĉio ĉi kompreneblas ke en la Eklezio estas multaj personoj pretaj praktiki la religion kaj tre malmultaj personoj vere kompromititaj kun la Evangelio. Kaj, definitive, ĉio ĉi klarigas ke religio multenombra kaj homamasa, kia estas la Eklezio, ne estas nek povas esti difinita per la Evangelio. Tial la gekatolikoj estas la personoj kiuj submetiĝas al iuj sakramentaj ritoj, akceptas iujn dogmojn, ĉeestas iujn templojn kaj rilatas kun la katolika klerikaro. Tiuj aferoj estas la distingigaj karakteraĵoj de la membroj de la katolika Eklezio. Sed estas evidenta ke oni ne povas objektive diri ke estas la katolikoj kiuj vivas akorde kun la mesaĝo de Jesuo. Tia estas la aferoj en la Eklezio. Kaj ĉi tiu estas ĝia situacio antaŭ la Evangelio.


religio multenombra kaj homamasa, kia es-tas la Eklezio, ne estas nek povas esti difin-ita per la Evangelio.

Sekve José María Castillo insistas pri tio ke la kritikado al la Eklezio kiu aperas en tiu ĉi verko estas frukto de lia amo al institucio kaj lia emo kontribui al ties perfektigado. Poste li mencias la ekzemplojn de kelkak gravaj figuroj de la Eklezio kiuj, en iliaj respektivaj epokoj faris similan kritikadon celante la plibonigon de la Eklezio. Li mencias la kazojn de sankta Bernardo, sankta Aŭgusteno, sankta Brígida, sankta Katalina de Siena, Tomás Moro, Gerson…, kaj aldonas:


Jesuo, ĝuste pro tio ke li amis sian popolon, sin tenis kritike kontraŭ la juda religia institucio.

Estas evidenta ke se tiuj aŭtoroj faris deklarojn, kiuj nuntempe rezultas profunde malagrablaj por la sensiveco de iuj personoj, ili ne faris tion pro tio ke ili malaprezis la Eklezion, sed ĝuste pro tio ke ili plenanime amis ĝin. Ĉar, ami ne signifas silenti antaŭ la mankoj kaj la difektoj de la amata ento. Tute male, la amo povas konduki, en iuj kazoj, al la alfrontiĝo. Kaj la plej klara atesto por ĉiu kredanto, tiusence, estas la fakto ke Jesuo, ĝuste pro tio ke li amis sian popolon kaj ties religiajn gvidantojn, li sin tenis kritike antaŭ ili, ĝis la mortala alfrontiĝo kontraŭ la religia institucio kiu, laŭ la konscio de la juda popolo, posedis la rivelitan veron de Dio.

Per la lasta ĉapitro de la verko, la aŭtoro prezentas la konkludojn kiujn li eltiris el la studo de la pritraktita temo. En ĉi tiu resumo ni pli atentos pri tiuj konkludoj, kiuj estas kvazaŭ propono de konkretaj reformoj en la Eklezio.
Unue, kiel provizora propono, li pensas ke oni devas restudi la problemon de la bapto de geinfanoj. Normala devus esti la bapto de plenkreskuloj, t.e. la konscia, respondeca kaj libera paŝo de persono kiu sin devigas vivadi akorde kun la Evangelio. Nur sur tiu bazo oni povus atingi Eklezion formita kaj limsignita de la evangelia mesaĝo. Tiel povus komenci esti realaĵo tio ke la Eklezio estas konstituita, ne de la grandamaso da naskiĝintoj en tiu aŭ tiu loko, sed de komunumo da tiuj, konvertitoj al la Evangelio.
Ankaŭ, estus necese organizi la Eklezion prefere per vivaj komunumoj de personoj ol per teritoriaj demarcacioj (diocezoj, parokoj…). Vere estas tio ke la teritoria demarkacio estas iomgrade neevitebla. Ĉiu vivas en konkreta loko kaj tio kondiĉigas la agadon kaj la ĉeeston de la Eklezio. Sed kio vere gravas estas ke la agado kaj la ĉeesto de la Eklezio baziĝu sur la komunumo, ne sur la teritorio.
Alia propono estas tiu ke la respondeculoj aŭ pastroj de la komunumo havu ian profesian kaj ekonomian statuton, malsama ol tiu kiun ili havas nuntempe. Tiu dediĉiĝo ne povas esti profesio el kiu oni vivadas, sed ia pura karismo serve de la komunumo de la gekredantoj. Tial, oni ne devas enspezi monon el la Eklezio ĉar ĉi tiu ne povas esti entrepreno kiu pagas al siaj funkciuloj. Ĉiu eklezia responsulo devus havi sian civilan profesion.

Tiele oni atingus du celojn: unuflanke, la rilato inter la responsulo kaj la komunumo baziĝus nur sur la fido kaj ne sur la mono aŭ la profesieco, kaj per tio la responsulo gajnus liberecon antaŭ la eklezia institucio; aliflanke, la Eklezio ne bezonus la monon kiun ĝi bezonas nuntempe, kun la sekva dependado kiun tio generas. Nur de tiam oni povus temi pri Eklezio vere libera kaj liberiga en mondo radikale malpurigita de la mono kaj ties granda koruptado.
En la Eklezio devus esti absolute malpermesataj la titoloj, la rang-promociado, la palacoj kaj luksaj loĝejoj, la speciala vestaro, la protokoloj de honoro kaj digno, definive, ĉio kio atencas kontraŭ la spirito kaj la litero de la Evangelio. Ne sufiĉas vivi la mesaĝon de Jesuo nur en la kora intimeco kaj en la persona subjektiveco. Krom tio, oni devas vivadi ĝin ankaŭ en la socio kaj videbla de ĉiuj.
Laste, la Eklezio devus serioze prikonsideri la aferon de la malriĉuloj kaj de la marĝenuloj ĉiunivele. Nu, serioze preni la aferon de tiuj personoj signifas neeviteble eniri en konflikton kun la okazigantoj de la malriĉeco kaj la marĝenigo, ne nur je individua nivelo, sed krome je la nivelo de la ekonomiaj kaj politikaj sistemoj, kiuj estas la plej rektaj kulpuloj de la fakto ke en la mondo estas malriculoj kaj marĝenitoj. Do, la Eklezio devus rezigni pri la naiva pretendo bone rilati kun ĉiuj ĉar ĝia misio estas universala. La ideo de la universaleco kaj senpartieco estas konstanta trompo por la Eklezio. Kaj bremso por ĝia evangelia libereco. Se oni reale plenumus tion, la Eklezio komencus esti malaprobe rigardata de konkretaj sociaj sektoroj de la publika opinio, sendube la plej influaj, sed ĝi havus la ŝancon iri al la sama destino ol Jesuo de Nazaret.


la Eklezio devus serioze prikonsideri la aferon de la malriĉuloj kaj de la marĝenuloj ĉiunivele.